Yale-transskribo

La termino Yale-transskribo (prononco de la unua silabo proksimume "Jejl") priskribas kvar transliterumajn sistemojn por la orientaziaj lingvoj ĉina, kantona, korea kaj japana, kiuj evoluiĝis dum la Dua Mondmilito por uzo unuavice de la usona armeo. La vorto aludas al la universitato Yale, kies sciencistoj gvide kunlaboris en la kreo de la sistemoj.

La kvar laŭsonaj latinliterigaj sistemoj tamen estas malsamaj laŭ la kvar lingvoj. Unu litero laŭ la koncerna latinliterigata lingvo povas reprezenti malsamajn sonojn. La Yale-transskriboj en Usono parte ankaŭ uziĝis por la instruo de la kvar orientaziaj lingvoj en lernejoj kaj universitatoj, tamen por la ĉina kaj korea nuntempe apenaŭ plu uziĝas. Por la instruo de la norma ĉina lingvo akceptiĝis la en Ĉinio uzata standardigita transskriba sistemo Hanyu Pinyin respektive "pinjino", por la korea lingvo la norma transskribo.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search